PIV · 15331
tamarind/o
tamarind/o Z 🍁
1 G. (Tamarindus el fabacoj) de nur unu sp. (T. indica), granda arbo kun pare kunmetaj folioj, kun grapoloj el grandaj, flavaj, purpur-nervuraj floroj k kun grandaj brunaj guŝoj; eble origina el tropika Afriko, kultivata por guŝa pulpo nigre bruna, tre nutra, sukerhava, laksiga, kiu havas acidetan, refreŝigan guston k estas multe manĝata k kuirarte uzata en la tropikaj landoj.
2 👥 La manĝebla pulpo de la guŝoj de tamarindo 1.