PIV 2020 · 15474
telfer/o
telfer/o ⛗ Transportosistemo, ĉe kiu veturiloj aŭ seĝoj pendas ĉe ŝtalkablo k estas trenataj helpe de la sama aŭ alia kablo per loke fiksa movilo, por transporti pasaĝerojn aŭ kargojn al montoj k trans valoj: seĝa telfero; skitelfero. ☞ funikularo.
telfera. Apartenanta al telfero.
telferi (tr) Transporti per telfero.