PIV 2026 · Artikolo 15628

teŭkrio

Litero T

teŭkrio BOTA planto (herbo, plejparte plurjara, arbusteto aŭ tufarbusto) kun malgrandaj simplaj folioj kaj kun floroj havantaj korolon ŝajne unulipan pro la du supraj loboj malsuprendirektaj, tute apudaj de la tri malsupraj; tutmonda, precipe mediteranea; kelkaj specioj estas orname kultivataj aŭ medicine uzataj. genro Teucrium ➞ lamiaco.