PIV 2020 · 15629
teŭton/o
teŭton/o
1 ♜ Ano de unu el la ĝermanaj gentoj, kiuj invadis Gaŭlion k estis ekstermitaj de Romanoj apud Aikso (Provenco) en 102 a.K..
2 Ano de la teŭtona Ordeno: princ’ Kejstut atakos teŭtonojn G.
3 = ĝermano.
teŭtona. Rilata al la teŭtonoj: la teŭtona dialekto; la Teŭtona Ordeno (kavalira ordeno, fondita ĉ. 1128, kiu grandparte konkeris Prusujon al kristanismo k germaneco).