← Reen al T

PIV · 15630

★tez/o

tez/o
Aserto, elmetata k defendata de iu persono: tiu ĉi konstato estas tre valora por mia tezo; subteni la kontraŭan tezon; la 95 tezoj, afiŝitaj de D-ro Lutero kontraŭ la indulgencoj; laŭ mia tezo […].
Φ Unua termo de dialektika sistemo, kies dua termo estas la antitezo k tria la sintezo (ekz.: la esto, la neesto, la iĝo).
(evi) = disertacio.