← Reen al T

PIV · 15656

tif¹o

tif1o Kn de diversaj kontaĝaj k epidemiaj malsanoj, karakterizataj de febro, stuporo k malvigleco (ekz. ekzantema febro, flava febro, kosmopolita rekuranta febro, tifoida febro, paratifoj k.a.).
ekzantema tifo. Speco de tifo, karakterizata de ĝenerala erupcio kun tendenco al hemoragioj, kaŭzata de iu rikecio, transdonata de la pulaj k pedikaj fekoj.
tifoida. Tia, ke ĝi similas al tifo: tifoidaj afekcioj; tifoida stato (stuporo k malvigleco).
tifoido. Tifoida febro.
tifulo. Iu trafita de tifo.
paratifo. Malsano tre simila al la tifoida febro, k kaŭzata de salmonelo (Salmonella paratyphi).