PIV 2026 · Artikolo 15657
tifeo
tifeo BOTA plurjara monoika alta herbo, kun staraj tigoj portantaj po unu densan spikon, kies supraj floroj estas virseksaj, dum la malsupraj estas inseksaj kaj havas multaharan perianton; tutmonda, akveja; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Typha ➞ tifeaco.
tifeaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas tifeo. membro de la familio Typhaceae (tifeacoj)