PIV 2026 · Artikolo 15682

timida

Litero T

timida facile perdanta la kapablon libere paroli aŭ senĝene sinteni en societo: knaboj estas ofte timidaj antaŭ plenaĝuloj ➞ timema.
timideco eco de iu timida: pro troa timideco, ŝi timis paroli publike Ko la timideco povas facile fariĝi homevitemo
maltimida havanta tro da senĝeneco aŭ da aŭdaco en societo.