PIV 2026 · Artikolo 15681

★timiano

Litero T★ Fundamenta

★ timiano BOTA malalta arbusteto aŭ plurjara herbo, ligneca ĉe la bazo; ĝi havas malgrandajn integrajn aromajn foliojn kaj florojn kun dulipaj kaliko kaj korolo; el Eŭropo kaj Azio; kelkaj estas uzataj por aromigo, tizanoj kaj medicino, i.a. serpilo. genro Thymus ➞ lamiaco.
timianolo KEMI timolo.
ordinara timiano speco de timiano, arbusteto el okcidenta Mediteraneo; vaste kultivata kaj uzata ĉefe kiel spicherbo aŭ por fari oleon por aromterapio. specio Thymus vulgaris