← Reen al B

PIV 2020 · 1569

balad²o

balad2o
Fiksforma poemo, el tri strofoj k duonstrofo, kun unu sama verso ripetita fine de ĉiu el ili; la plej ofta strofo estas el ok kvarjambaj versoj kun tri rimoj (ababbcbc).
(en ĝermanaj literaturoj) Strofa versaĵo, rakontanta draman legendon
𝅘𝅥𝅰 Muzikaĵo diversa laŭ la epokoj (danckanzono, komponaĵoj laŭ balado 2, instrumenta muzikaĵo, moderna kanzono kun malrapida ritmo k romantika enhavo): la baladoj de Ŝopeno.