← Reen al T

PIV · 15945

trepan/o

trepan/o
Kirurgia turnborilo, uzata por bori aperturon en osto, k aparte en krania osto.
Aparato, por bori ŝakton en roktavolo (Sin. drilego).
trepani (tr) Trabori oston aŭ per trepano, aŭ per guĝo k maleo, aŭ per iu alia instrumento.
trepanado. Ago de iu, kiu trepanas.