PIV 2026 · Artikolo 16
aberacio
aberacio
1 devojiĝo de tio, kio estas normala aŭ atendata: la homaro sin direktis al senfinaj devojiĝoj, aberacioj rilate al la esenco de la vivo mem GLe
2 FIZI disperso de lumradioj, kontraŭstaranta la formiĝon de preciza bildo: kromata aberacio ➞ sfera aberacio.
3 ASTR diferenco inter la ŝajna kaj la vera situo de astro.
4 ANAT MEDI devio disde la normala tipo aŭ stato: kolora aberacio aberacio de la sensoj aberacio de la juĝokapablo genera aberacio
aberacii ntr prezenti aberacion.
sfera aberacio distordo de la bildo de lenso ĉe la randoj, kie rektaj linioj fariĝas kurbaj.