← Reen al D

PIV · 3270

dispers/i

dispers/i (tr)
Per refraktado malkombini lumon en la diversajn kolorojn de la spektro.
Disdividi substancon en medion, ĝis ricevo de homogena aŭ homogenaspekta maso: solvaĵo, salo, emulsio, suspensio estas dispersitaj.
disperso
Ago dispersi: koeficiento de disperso.
La rezultanta amaso.
dispersa
Dispersita: tre dispersa minio; dispersa rilatumo (rilatumo inter ondonombro k frekvenco de ondo aŭ partiklo).
Rilata al disperso: dispersa angulo (angulo formita de ekstremaj radioj, kiuj iras ĝis la ekstremoj de la spektro); dispersa povo (Sin. disperseco).
Dispersanta: dispersa medio.
dispersaĵo. Medio plus dispersita substanco.
disperseco. La propra dispersa angulo, karakterizanta diafanan medion.
dispersanto. Substanco, kiu povas servi kiel dispersa medio.