PIV 2020 · 16202
★ulm/o
★ulm/o 🍁 G. (Ulmus el ulmacoj) de arboj k trunkarbustoj kun duoble dentaj folioj aperantaj post la florado, kun duseksaj, ruĝetaj floroj en malgrandaj glomeruloj, k kun fruktoj (samaroj) ĉirkaŭitaj de membranecaj flugiloj po unu; 25−30 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj plantataj por ornamo, heĝoj k por ligno uzata en meblofarado; draste parazitata de mikroskopa askofungo (Ophiostoma ulmi).