← Reen al U

PIV · 16259

ur/o

ur/o.
I - Urina aparato (en kunmetaĵoj).
urgenera, urogenera Vd genera.
urografio. Radiografio de la urina aparato, post injekto de substanco opaka al la X-radioj.
urologo. Specialisto pri urologio.
urologio. Tiu parto de la medicino, kiu studas la urinan aparaton.
II - Urino (en kunmetaĵoj).
urata acido. Nitrogena organika acido, C5H4N4O3, devenanta el la katabolo de la purinaj bazoj, etkvante ĉeesta en la sango k urino de homo k de iuj bestoj.
urato. Unu el la saloj de la urata acido, kiu povas precipitiĝi en la organismo, aŭ en la artikoj ( podagro) aŭ en la urinaj vojoj ( litiazo).
uratemio Ĉeesto aŭ kvanto de urata acido en la sango: hiperuratemio.  ureemio, uremio.