PIV 2026 · Artikolo 16665
viskio
viskio KUIR brando distilita el fermentigitaj cerealoj, de origino skota aŭ irlanda, sed nun produktata en multaj landoj: miksita viskio li sidas sola, kun botelo de viskio — ne plu da viskio — sur la tablo LVV homoj, kiuj ofte drinkas viskion, estas endanĝerigataj por suferi kancerojn PeJ
malt1oviskio klara skota viskio, farita el pura malto 1.