← Reen al M

PIV · 9821

malt³o

malt3o. Ĝerminta sekigita greno, ordinare hordeo, uzata por fabriki bieron.
maltazo Enzimo, kiu katalizas la hidrolizon de maltozo al glukozo.
maltejo. Fabriko de malto.
malti (tr) Aldoni malton al io: maltita faruno, gisto.
maltigi. Transformi al malto.
maltigado. Procedo, kiun oni aplikas al diversaj grenoj, por ŝanĝi ilin al malto: maltigado konsistas el ekĝermo k sintezo de enzimoj, i.a. amelazoj.
maltozo Sukero, disakarido, konsistanta el du molekuloj de glukozo, trovebla en malto k kiel produkto de la hidrolizo de amelo aŭ de glikogeno.
grenmaltozaĵo. Ameo.