PIV 2026 · Artikolo 16755
vrako
vrako
1 ruino de ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo: kiam plonĝistoj trovis la vrakon ili fotis la nomon «Titanic» sur flanko de la ŝipo IFa (figurasence) germanaj flegejoj estas plenaj je tiaj homaj vrakoj SMa
2 KOME difektita veturilo, kies restanta valoro estas malpli granda ol la prezo por riparo.
aŭtovrakejo deponejo de eluzitaj veturiloj.