PIV 2026 · Artikolo 16934
anatomio
Derivaĵoj en la artikolo 3
anatomio ANAT
1 scienco pri la formo kaj la strukturo de homaj, bestaj kaj vegetaĵaj korpoj: la «Leciono pri anatomio» estas fama pentraĵo de Rembranto ➞ anatomo, morfologio.
2 formo kaj strukturo de homaj, bestaj kaj vegetaĵaj korpoj: la pozicio videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio Z
anatomia rilata al anatomio: anatomia desegnaĵo B anatomia traktaĵo
anatomiisto anatomo.
plantanatomio BOTA anatomio de plantoj.