PIV 2026 · Artikolo 18108

teozofio

Litero T

teozofio FILO RELI
1 filozofia, religia kaj mistikisma idearo, kiu celas per intuaj procedoj havigi scion pri Dio kaj la transcenda mondo.
2 religio fondita de H. Blavatskij fine de la 19-a jarcento: teozofio konsideras sin universala praa doktrino, kiu diskonigas karmon kaj reenkarniĝon en Okcidenton GBe
➞ teozofo, spiritismo.
teozofia rilata al teozofio: la dogmo havas ankoraŭ karakteron teozofian Z sufiismo: mistike-figurasence teozofia tendenco en Islamo MD