PIV 2026 · Artikolo 18488

1metriko

Litero M

1 metriko BELE
1 metro 2: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri LiZ la dektrisilaba metriko de la tiel nomata «pola aleksandro» RDo
2 scienco pri la diversaj specoj de versoj, ilia konsisto, ritmo, uzado kaj kombinoj: la metriko traktas pri la mezurunuoj kaj pri la strukturo de la versoj, dum la prozodio koncernas la fonetikajn trajtojn, la ritmon, la akcenton kaj la tonnuancojn MD