PIV 2026 · Artikolo 19581

metri

Litero M

metri sufikso SCIE (evitinde) metodo de scienca mezurado. ➞ altometrio = altomezurado, gravitometrio = gravitmezurado, kolorometrio = kolormezurado; metr- 3.
1 Kvankam metri klare estas sufikso, ĝi tamen plej ofte estas uzata kun antaŭa liga O-finaĵo male al ordinaraj sufiksoj, kiuj normale ne havas tian ligan finaĵon.
2 Finiĝas per ...figurasence metrio ankaŭ unuradikaj mezurado-vortoj, kiuj devenas de internaciaj vortoj, kaj kiuj ne estas evitindaj, sed ofte kunmetaĵo kun mezurado estas tamen pli klara: altimetrio (= altomezurado), fonometrio (= sonmezurado), fotometrio (= lummezurado) k.a. Krome ekzistas ankaŭ multaj tiaj unuradikaj vortoj, kies sencon oni apenaŭ povas bone esprimi per kunmetaĵo: adaptometrio, biometrio, hidrometrio k.a.