PIV 2026 · Artikolo 10264

3metr

Litero M

3 metr sufikso SCIE (evitinde) = mezurilo. ➞ altometro = altomezurilo, benzinometro = benzinmezurilo, gravitometro = gravitmezurilo, rapidometro = rapidmezurilo; metri-.
1 Kvankam metr klare estas sufikso, ĝi tamen plej ofte estas uzata kun antaŭa liga O-finaĵo male al ordinaraj sufiksoj, kiuj normale ne havas tian ligan finaĵon.
2 Finiĝas per ...figurasence metro ankaŭ multaj unuradikaj mezuril-vortoj, kiuj devenas de internaciaj vortoj, kaj kiuj ne estas evitindaj, sed ofte kunmetaĵo kun mezurilo estas tamen pli klara: amperimetro (= ampermezurilo), elektrometro (= elektromezurilo), hodometro (= irmezurilo) k.a. Krome ekzistas ankaŭ multaj tiaj unuradikaj vortoj, kies sencon oni apenaŭ povas bone esprimi per kunmetaĵo kun mezurilo: aksiometro, barometro, dinamometro, kronometro k.a.