PIV 2026 · Artikolo 18523
2belo
2 belo dek decibeloj (nomita laŭ Belo 3). simbolo: B
1 Ordinare oni uzas la derivitan unuon decibelo.
altdecibela karakterizata de alta grado de laŭteco: ili ŝatas la muzikaĉon kaj la altdecibelan bruegon GMc
decibelo
1 FIZI mezurunuo de sonintenso: kvin konkursantoj sukcese transpasis limon de 50 decibeloj (dB): la gajninto, kantistino, atingis 55,8 dB LSt li intence parolis pli kaj pli mallaŭte, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj CPi
2 TELE ELEK mezurunuo de atenuo aŭ amplifo de tensio, kurento aŭ povumo.
3 KOMU grado de laŭteco.
simbolo: dB