PIV 2026 · Artikolo 18735
aspergilo
aspergilo BOTA tutmonda neperfekta mikroskopa fungo, kies sporoj formas multajn ĉenojn sur preskaŭ globforma ŝvelaĵo de pedunkleto: la fungeto similas al asperg·il·o; kelkaj specoj grave rolas en la preparo de orientaj nutraĵoj (misoo, sakeo, sojo k.s.) genro Aspergillus ➞ aspergilozo, asperg·il·o.