PIV 2026 · Artikolo 18970

sennora

Litero S

sennora (evitinde) = sinjorino.
1 La vorto sennora estas antikva skriboformo de hispana vorto, kiun Zamenhof uzis kelkloke en sia traduko de «La Rabeno de Baĥaraĥ»: mi ĵuras, sennora, vi estas la plej bela virino, kiun mi vidis en la germana lando Z Nuntempe oni skribas «señora». Ĝi neniam estis efektiva Esperanta vorto, sed fremda vorto en Esperanta teksto. Ankaŭ en la origina germana teksto aperas tie la sama hispana vorto. La vorto antaŭe tamen aperis en PIV, sed estas nun forigita. Restas nur tiu ĉi noto, kiun oni vidas nur se oni rekte serĉas la vorton. En la foliuma sekcio ĝi ne aperas.