PIV · 2111
bos/o
bos/o
1 🏠 Elstaraĵo, kruda aŭ prilaborita, lasita sur la ekstera surfaco de ĉiu ŝtono en muro, kiel reliefa ornamo: rustika, vermosimila, diamantsimila boso.
2 ☆ Reliefa desegnaĵo aŭ figuraĵo, farita sur la fono de metalfolio aŭ de ledo per stampilo aŭ cizelilo.
bosi (tr)
1 Prilabori (ŝtonon) per boso.
2 Cizeli, estigante bosojn sur la surfaco de metalo aŭ ledo.
bosaĵo 🏠 Muro, fasado ks, ornamita per bosoj.