← Reen al B

PIV · 2110

★bors/o

bors/o £
Ejo, destinita por regule okazantaj kunvenoj de komercistoj, makleristoj, kasistoj ktp, kiuj tie vendas aŭ aĉetas neĉeestantajn objektojn, precipe valorpaperojn aŭ krudmaterialojn, je kurzo rezultanta el la proporcio de la postuloj rilate al la proponoj: borso pri kotono, lano; ludi ĉe la borso (spekulacii); akcioj kvotataj ĉe la borso.
Tiuj vendoj aŭ aĉetoj mem: la borso estas firma, malvigla. merkato.
borsa. Rilata al la borso: borsa tabelo, kurzo, operacio.
borsisto. Tiu, kiu profesie operacias ĉe borso.
biloborso. Speciala borso, kie oni vendas k aĉetas bilojn.
laborborso. Domo, en kiu la sindikatoj organizas siajn kunvenojn, centrigas la metiajn kursojn, siajn bibliotekojn, informejojn ktp.