PIV 2026 · Artikolo 265

aĥerontio

Litero A

aĥerontio ZOOL granda nokta papilio kun brunaj kaj flavaj koloroj, kaj kun makuloj sur la toraka dorso similaj al bildo de homa kranio. genro Acherontia el sfingedo
afrika aĥerontio tre granda noktopapilio, kun enverguro de 80–120 mm; la antaŭaj flugiloj estas makulitaj malhele kaj hele brunaj kaj la malantaŭaj flugiloj estas orange ĉamkoloraj kun du mallarĝaj malhelaj strioj paralelaj al la marĝenoj; la abdomeno havas similajn kolorojn; trovata tra suda Eŭropo kaj multe da Afriko kaj oriente ĝis Barato. specio Acherontia atropos