PIV 2026 · Artikolo 3156
dilenio
dilenio BOTA daŭrafolia arbo aŭ trunkarbusto, kun floroj tre grandaj (15–25 cm diametraj ĉe iuj specioj); el tropika Azio, Aŭstralio kaj Madagaskaro. genro Dillenia ➞ dileniaco.
dileniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas dilenio. membro de la familio Dilleniaceae (dileniacoj)