PIV 2026 · Artikolo 341
akrobato
akrobato gimnastika artisto, kiu faras lertegajn elmontrojn de ekvilibro aŭ de forto en cirko k.s.: dume amuzis akrobatoj, ĥoro, populara muziko kaj ŝminkado de infanoj WKl simioj fariĝis veraj akrobatoj de trapezo ILa ➞ ĵonglisto, ŝnurdancisto.
akrobata
1 rilata al akrobato: akrobataj ekzercoj FSz
2 (figurasence) simila al akrobataĵo: kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj kaj pladoj CPi
akrobataĵo
1 malfacila gimnastikaĵo, ofte danĝera.
2 (figurasence) elmontro de granda lerteco: lingva akrobataĵo Z rimaj akrobataĵoj per pensfigurasence akrobataĵoj la Ministerio venas al la konkludo, ke ULi