PIV 2026 · Artikolo 406
alabastro
alabastro GEOL diafaneta fajnkristala vario de gipso, aspektanta kiel marmoro kaj facile polurebla: statueto el alabastro liaj manoj estas kiel alabastro Z
alabastra
1 farita el alabastro: la tuta kastelo estis el polurita marmoro kun alabastraj figuroj kaj oraj ornamaĵoj B
2 simila al alabastro per sia blankeco aŭ diafaneco: alabastra kolo alabastra maleolo LiZ la alabastra blankeco de la frunto LiZ