PIV 2026 · Artikolo 4149

etrusko

Litero E

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. etruska
  2. Etruskuj/o
  3. Etruski/o
etrusko HIST ano de la ĉefgento de Etruskujo.
etruska rilata al etruskoj, ilia lingvo aŭ Etruskujo: la etruska lingvo estis skribata en alfabeto tre simila al la greka RPi
Etruskujo, Etruskio GEOG HIST antikva regno, kiu ekzistis en la okcidenta parto de meza Italujo dum la unua jarmilo a.K.E.; ĝi fariĝis parto de la Roma Imperio en la jaro 27 a.K.E.; proksimume responda al la nunaj regionoj Toskanujo, Umbrujo kaj Latio. Etruria