PIV · 4271
falarid/o
falarid/o 🍁 G. (Phalaris el poacoj) de unu- k plur-jaraj herboj, kun mallarĝaj, plataj folioj k kun densa, ofte spikforma, paniklo el mallonge pedunklaj spiketoj, enhavantaj florojn duseksajn po unu k senseksajn po du; ĉ. 20 sp-oj, el Eŭropo, la Mediteranea regiono, N Azio k Ameriko. Du kultivataj sp-oj:
arunda falarido (P. arundinacea), plurjara, ornama, aspektanta kiel fragmito.
Kanaria falarido (P. canariensis), unujara, kun grajnoj uzataj por nutri birdetojn. Sin. kanariherbo.