PIV 2026 · Artikolo 4274

★falĉi

Litero F★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. falĉo
  2. falĉad/o
  3. falĉaĵ/o
  4. falĉiĝ/i
  5. falĉil/o
  6. falĉil/et/o
  7. falĉist/o
  8. krurfalĉo
  9. prifalĉi
★ falĉi
1 tr detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto: falĉi fojnon falĉi tritikon
2 tr (figurasence) amase kaj abrupte mortigi iun: la pafado falĉis tutajn vicojn el la manifestaciantoj la epidemio falĉis la civitanojn
3 ntr paŝi, movante duonronde unu kruron: ĉevalo, kiu falĉas
falĉo unu movo per falĉilo: la rikoltantoj antaŭenpaŝis falĉo post falĉo
falĉado daŭra uzado de falĉilo(j): estis la tempo de falĉado
falĉaĵo falĉita herbo aŭ greno.
falĉiĝi iĝi falĉita: falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro MT
falĉilo ŝtala klingo, longa, larĝa kaj iom kurba, fiksita al longa ligna tenilo, uzata por detranĉi herbon aŭ grenon: trafis falĉilo sur ŝtonon proprasence kaj figurasence Z falĉilo estas atributo de Morto ➞ falĉomaŝino.
falĉileto rikoltilo. ➞ serpo.
falĉisto
1 laboristo, kiu falĉadas.
2 ZOOL artropodo, simila al araneo, kun malgranda korpo kaj ok tre maldikaj kruroj; ĝenerale predanta, aŭ ĉiovora; en diversaj habitatoj. genro Phalangium atakis kiel dormantajn muŝojn arane’ «falĉisto» G Sin. falangio.
krurfalĉo kroĉo de ies kruro per la piedo, por faligi: kiel mi scius, ĉu la diablo ne faligus min per krurfalĉo FDi
prifalĉi tr senigi grundon je ĝiaj kreskaĵoj per falĉado: prifalĉi kampon prifalĉi gazonon