← Reen al F

PIV · 4843

★fromaĝ/o

fromaĝ/o. Manĝaĵo farita el kazeigita lakto: bovina, kaprina, ŝafina fromaĝo; blua, mola, malmola, montara, juglanda, vinbera fromaĝo; fandita, bakita fromaĝo; vi elverŝis min kiel lakton, k kiel fromaĝon vi min kundensigis X; la svisa, la holanda fromaĝo; la tricent francaj fromaĝoj; fromaĝkloŝo. kazeo, Ĉestro, Edamo, fonduo, grujero, kamemberto, mocarelo, parmezano, rakledo.
fromaĝi. Garni per fromaĝo: fromaĝita toasto.
fromaĝejo. Domo, en kiu oni elfaras fromaĝojn.
fromaĝisto. Specialisto, kiu produktas fromaĝojn.
kremfromaĝo. Fromaĝo kun mola internaĵo.
ŝimfromaĝo. Fromaĝo, kutime ŝafina, kun speciala ŝimo: ŝimfromaĝo de Rokforto.
ŝmirfromaĝo. Fromaĝo, kiun oni povas ŝmiri sur panon.