← Reen al G

PIV 2020 · 5028

gangren¹o

gangren1o
Detrua, iom post iom etendiĝanta putrado de ia parto de vivanta korpo: gangrenon estigas tro longa premo sur la haŭto ( eskaro) aŭ pli ĝenerale nesufiĉa sanga irigacio. nekrozo.
(f) Morala infektiĝo, malvirteco.
gangrena. Infektita de gangreno: gangrena piedo; (f) gangrena medio, societo ( degeneri, dekadenci, putri).
gangreniĝi. Iĝi gangrena: gangreniĝinta vundo, spirito.