PIV 2026 · Artikolo 5215
ginsengo
ginsengo BOTA
1 araliaco, plurjara herbo kun dika, diversforma, tubera radiko; kun senbranĉa tigo, kun mane kunmetaj folioj kaj kun floroj en umbeloj; kun fruktoj (drupoj); el orienta Azio aŭ Nord-Ameriko; iuj kultivataj por radiko medicine uzata. genro Panax Sin. panako. ➞ araliaco.
2 FARM radiko de ginsengo 1 aŭ ĝia ekstrakto, medicine uzataj pro stimulaj ecoj.
amerika ginsengo speco de ginsengo 1 el orienta Nord-Ameriko, kultivata por ginsengo 2. specio Panax quinquefolius