PIV · 5260
gliciriz¹o
gliciriz1o 🍁 G. (Glycyrrhiza el fabacoj) de plurjaraj herboj kun iom ligneca radiko k kun alternaj, nepare plume kunmetaj folioj; 18 sp-oj el la mezvarmaj k subtropikaj regionoj; plej konata sp.: G. glabra, hejma en la Mediteranea regiono k C Azio, el kies dolĉ- k arom-gusta radiko oni ekstraktas sukon uzatan por antitusaj medikamentoj, bombonoj k trinkaĵoj.
gliciriza. Rilata al glicirizo: gliciriza radiko (la flava, fibreca, dolĉa radiko de glicirizo); gliciriza akvo (trinkaĵo el akvo aromigita per suko de la radiko de glicirizo).