← Reen al G

PIV · 5368

★graci/a

graci/a
Plaĉa pro ia diskreta, senpena k senpeza harmonio en la movoj, gestoj aŭ sinteno: gracia knabino B; la gracia virina figuro, kiu sidis en la ombro Z; graciaj lipoj Z; la gracia kolo de la cigno leviĝis Z; ŝi eliris per gracia paŝado; ŝi montris, per gracia klino de la kapo, ke […] Z; (analoge) gracia danco, stilo. ĉarma, facila.
Svelta: persono ne bela k tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino Z; tali’ gracia, sed senproporcia! G; la graciaj turpintoj de la preĝejo Z.
gracie. En gracia maniero: gracie prezenti tason al gasto; la simioj forkuris lerte k gracie B; (ironie) li saltas gracie, kiel urso ebria Z.
gracio. Tio, kio estas gracia, rigardata en absoluta, abstrakta maniero: la gracio povas esti pli alloga eĉ ol la belo.
Gracioj Romanaj diinoj de la gracio: la tri Gracioj Z (Aglajo, Eŭfrozino, Talio); (ironie) la vido de dormanta kuireja Gracio Z. Karisoj.
gracieco. Plaĉeco, venanta de aparte facila rafiniteco de movoj, agoj, esprimoj aŭ manieroj: la gracieco de infana vizaĝo; la gracieco de la Rafaelaj Madonoj.
graciulino. Knabino, virino gracia.
malgracia. Montranta senharmoniajn proporciojn, formojn, movojn. kruda, plumpa.
sengracia. Havanta nenian gracion: vi larĝe dismetas la piedojn – ĉio sengracia! G.