PIV 2026 · Artikolo 5799
heliotropo
heliotropo
1 BOTA planto, unujara aŭ plurjara herbo aŭ arbusteto, kun floroj blankaj, hele bluaj aŭ viole rozaj, kelkfoje odoraj, unuopaj aŭ en skorpioida cumo, kultivata precipe por ornamo. genro Heliotropium ➞ boragaco.
arbeca heliotropo speco de heliotropo el Peruo, duonligneca, kun densaj grapoloj de brile purpuraj floroj kun intensa, vanila odoro; kultivata por la parfumindustrio. specio Heliotropium arborescens