← Reen al H

PIV · 5907

hetero/

hetero/ Pref., montranta heterogenecon en la strukturo de molekulo, pli precize:
(pp ciklo) la ĉeeston de atomo (ĝenerale N, S, aŭ O) krom la baza C: heteroociklo;
(pp kombinaĵo, i.a. polimero) la ĉeeston de substanco krom la precipa: heteropolimero konsistas el almenaŭ du malsimilaj meroj; heteroproteino. Rim. La vortkomenco hetero troviĝas en iuj neanalizeblaj vortoj: heterozido, heterodino, heterodoksa k.a.. homo/.