PIV · 5942
hidrat/o
hidrat/o Ⓚ
1 (ss) Substanco, kies molekuloj estas malforte ligitaj al akvomolekuloj.
2 (vs) Ĉiu substanco, kiu povas esti rigardata kiel kombinaĵo de akvo kun alia substanco, t.e. hidrato 1 aŭ pseŭdohidrato. ➞ hidro.
hidrata. De hidrato: hidrata akvo.
hidrati. Enkonduki hidratan akvon, ekz. en senakvan kristalon. ☞ solvant(um)i.
hidratiĝi. Iĝi hidrato: hidratiĝa izomero.
dehidratigi = senhidratigi.
senhidratigi. Senigi kombinaĵon de ĝia hidrata akvo.
pseŭdohidrato. Substanco, kies molekuloj entenas akvon eltireblan nur per ilia detruo, ekz. karbonhidrato.