PIV · 6113
histerez/o
histerez/o ☐ Fenomeno konsistanta en tio, ke, kun ŝanĝo de la cirkonstancoj, nova ekvilibro estiĝas malrapide.
magneta histerezo. Fenomeno konsistanta en tio, ke la magnetigo de feromagnetaj korpoj dependas ne nur de la aga kampa intenso, sed ankaŭ de la antaŭa magneta stato.
histereza ciklokurbo. Fermita kurbo, prezentanta la sinsekvajn valorojn de la magneta indukdenso aŭ de la intenso de magnetigo en feromagneta kampo, se la magneta kampo varias periode.