← Reen al H

PIV · 6114

histeri¹o

histeri1o
Kompleksa fizika stato, en kiu la nerva sistemo, danke al ĝis nun neklarigita kapablo, povas krei neŭropatiajn simptomarojn, plej variajn k plej mirigajn pro iliaj abruptaj apero k malapero.
Ψ Neŭrozo, karakterizata de ega intensigo de la emocia esprimado, akompanata de simptomoj ŝajne fizikaj aŭ de psikaj nekutimaj manifestiĝoj, kiel forta angoro, halucino, deliro k mitomanio.
histeria. Rilata al histerio. ekstaza, ekzalti.
histeriulo. Homo histeria.