PIV 2026 · Artikolo 7408

karavano

Litero K

karavano
1 en Oriento aŭ Afriko aro de pilgrimantoj aŭ komercistoj, kun iliaj ŝarĝobestoj, vojaĝantaj kune pro sendanĝereco aŭ oportuneco: la aglo ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj Z (figurasence) la migrantaj birdoj rakontis pri aeraj karavanoj Z
2 grupo de kunvojaĝantoj organizita de asocio, turisma agentejo k.s.: la karavano al Kopenhago post la Sepa Kongreso Z
3 (evitinde) = ruldomo.
karavanejo loko, kie karavano 1 aŭ karavano 3 povas tranokti aŭ restadi kelkajn tagojn.