PIV · 7617
katlej/o
katlej/o 🍁 G. (Cattleya el orkidacoj) de plurjaraj arbo- aŭ ŝton-loĝaj herboj kun ŝajnbulbo portanta 1−2(3) dikajn, ledecajn aŭ karnajn foliojn k platan ingon, el kiu kreskas infloresko el tre ornamaj, ofte okulfrape k plure koloraj floroj; ĉ. 45 sp-oj el C k S Ameriko, multaj pororname kultivataj; kelkmil hibridoj kreitaj.