← Reen al K

PIV · 7661

kazuar/o

kazuar/o G. (Casuarius) de grandaj, senkarinaj birdoj el la Aŭstralia regiono, similaj al struto, sed i.a. kun okulfrape koloraj kapo k supra parto de kolo k kun osteca kasko sur la kapo. apterigo, dromiceo, reao, struto.
kazuaroformaj. Ordo (Casuariiformes) de senkarinaj birdoj, al kiu apartenas dromiceo k kazuaro.