PIV 2026 · Artikolo 768

1andreo

Litero A

1 andreo BOTA malgranda musko, kiu formas malhelajn brunajn aŭ ruĝetajn kusenojn sur rokoj; ĉe la pintoj de vertikalaj branĉetoj ĝi havas kapsulojn, kiuj dehiskas per 4 (aŭ pli ol 4) laŭlongaj fendoj; precipe en la montoj en la mildaj kaj mezvarmaj regionoj. genro Andreaea ➞ andreaco, musko.
andreaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas andreo. membro de la familio Andreaeaceae (andreacoj)