PIV 2020 · 7850
klatr/o
klatr/o 🍁 G. (Clathrus el klatracoj) de fungoj kun fragila bazidiujo, kiun junstadie tute ĉirkaŭas dika vualo entenanta spordonan ŝajnhiston, kies interna flanko portas la himenion ĝenerale fetoran, k kiu maturstadie eliĝas el la vualo sub formo de kava retaĵo aŭ de stelo; 16 sp-oj, plejparte fetoraj, el varme mildaj regionoj.